🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg - la Esperanto-urbo: ICH-volontulino pri Francio, lingvo kaj kulturo
19:00 - 21:15 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Staĝantino ĉe ICH rakontas pri sia lando, Francio, pri lingvo kaj kulturo kaj pri siaj spertoj, kiel volontulo

Internacia

Nia Esperanto-Centro ofte havas volontulojn, helpantojn por la variaj taskoj, kiujn ni regule aŭ aktuale faras. Ili ankaŭ kunportas ion novan, alian al la loka klubo, peras kontakton al la internacia Espranto-movado. 
La nuna staĝantino, Jade rakontos nun pri sia lando Francio, pri lingvo kaj kulturo kaj pri siaj spertoj, kiel volontulo, partoprenanto de eŭropa projekto pri volontulado.
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝangas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.
La liston de la temoj, prezentadoj en 2022 vi trovos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-21:15
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Bonvenon! 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉