SanFrancisko Orientgolfa Babilad-Rondo
17:00 - 19:00
Ameriko/Los_Angeles
Elekti horzonon
Esperantistoj apud la Universitato de Kalifornio ĉe Berklio Babiladas ĉe Kafejo

Kunveno/Evento

Dum junia nia Berklia grupo renkontiĝos ĉiun lundon vespere je 17:00 ĝis almenaŭ 19:00 ĉe Caffè Strada  [ https://caffestrada.com/ ] sur la suda rando de la tereno de la Universitato de Kalifornio en Berklio / UC Berkeley. 


Ni havos malgrandan Esperanto-flagon kaj ni provas sidi en tiu ekstera areo de la kafejo, kiu troviĝas apud la ĉefa enirejo. Se vi ne sukcesas trovi la renkontiĝon aŭ se vi havas aliajn demandojn, kontaktu la retpoŝtadreson por ĉi tiu evento.
 
Vespermanĝoj aĉeteblas en la kafejo kaj en la apudaj restoracioj.
 
Komencantoj estas bonvenaj. Ni feliĉus bonvenigi ankaŭ nelokajn vizitantojn.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉