En oktobro 2024 premieris en Kanado dudekminuta sciencfikcia filmo en Esperanto, Himalia. Nun la filmo estas spektebla en la reto okaze de kebekia kinofestivalo, dum la 29-a de januaro eĉ senpage.
La filmo nun spekteblas en Eŭropo per la servoj de la grava kanalo ARTE. En la tuta mondo la 29-an de januaro eblos senpage spekti la filmon rete kadre de la festivalo ”Pleins Écrans”. Se oni maltrafis tiun ŝancon, eblos dum la tuta februaro spekti ĝin per la servo ”Cine-Club” de tiu festivalo, sed ne plu senpage.