🖥 🐀RB_Hameln: 🎶7-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!
Ĉar la Sumpfblume ankoraŭ estas fermita merkrede, ni renkontiĝas hodiaŭ nur virtuale per Zoom!

Detala programo:
21.04.2021:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     7-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago.
Kantoparado - Christina Dichterliebchen zupft. by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0.jpg 299 kB
Reguloj:
- Entute estas prezentitaj 9 kantoj.
- Ĉiu povas sendi antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de .
- Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto. Iom preferataj estas la deziroj de la klubaj membroj. Se venas pli da kantoj, ili povas esti ludataj en la sekva Kantoparado.
- Post la prezentado de ĉiuj kantoj (fare de la proponantoj) ĉiu partoprenanto en la virtuala Zoom-ĉambro rajtas voĉdoni (per ligilo al la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn).
- Disdonado de la poentoj: Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn.     
Ekzemplo:
la kanto, kiu plej plaĉas al vi, ricevas 4 poentojn,
la sekva 2 poentojn
kaj por plia kanto vi rajtas doni ankoraŭ 1 poenton.
- Se tio ne plaĉas al vi, per PollUnit eblas disdoni viajn 7 poentojn ankaŭ alimaniere,
ekzemple:
unu kanto 4 poentojn, la dua 3 poentojn,
aŭ:
al sep kantoj po 1 poento,
aŭ simile.
- Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago.
- La kantoj sur rango 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado, kune kun 6 nove dezirataj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 6 fojojn kaj poste denove proponita post unu jaro.
- Multan plezuron! 

 La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .

7-a Kantoparado Rezulto.PNG 1,21 MB
Proponoj dum la Kanto-Parado je la 21.04.2021:
1) Eva: 1:49 Funikuli Funikula- Federica D‘Antonio kaj Gaetano Merone elŝutado
2) Waltraut: 2:56 Haleluja - Manno Montanna (Leonard Cohen) https://www.youtube.com/watch?v=W8WVKE8OZeI
3) Santiago: 3:33 Reklamo al silento – Team‘ https://www.youtube.com/watch?v=-ivJSLyFdrM
4) Julia: 3:54 Ni estas fortaj – Jonny M. https://www.youtube.com/watch?v=exa0XMIpSB4
5) Heinz: 3:02 Sola hirund‘ – BaRok-Projekto kun Kimera kaj Fred Mika https://www.youtube.com/watch?v=y2uqsnT0l5Q
6) Klaas: Liberhorar‘ en Itapoã – Aaron Köenig elŝutado
7) Ulriko: 6:14 La Turo de Karol – Roĝer Borĝes https://www.youtube.com/watch?v=cqEK6Z9-5rA
8) Helga: 4:19 Floroj – Dirce Sales elŝutado
9) Dieter R.: 4:55 La vojo – Amira Chun https://www.youtube.com/watch?v=Ve1xH0ZFa1Y
Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/xihg2pr0uzspg75cwky_1a kaj https://pollunit.com/de/polls/xihg2pr0uzspg75cwky_1a/evaluations 
Poentoj 7-a Kantoparado.PNG 36,8 kB
Venkintoj post la voĉdonado (29 partoprenantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
1-a rango kun 37 poentoj: La vojo - Amira Chun
2-a rango kun 31 poentoj: Reklamo al silento - Team'   
3-a rango kun 29 poentoj: Ni estas fortaj - Jonny M.

7-a Kantoparado Landoj.PNG 54,3 kB
Foto: ©  "Christina Dichterliebchen zupft." by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj