🖥 🐀RB_Hameln: 🎶13-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!

Detala programo:
20.10.2021:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     13-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago.
Kantoparado - Christina Dichterliebchen zupft. by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0.jpg 299 kB
Reguloj:
- Entute estas prezentitaj 9 kantoj.
- Ĉiu povas sendi antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de .
- Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto. Bonvolu sendi vian proponon minimume 2 semajnojn antaŭe, por ke ni povu prepari ĉion ĝustatempe. Se venas pli da kantoj, ili povas esti ludataj en la sekva Kantoparado.
- Post la prezentado de ĉiuj kantoj (fare de la proponantoj) ĉiu partoprenanto en la virtuala Zoom-ĉambro rajtas voĉdoni (per ligilo al la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn).
- Disdonado de la poentoj: Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn.     
Ekzemplo: 
la kanto, kiu plej plaĉas al vi, ricevas 4 poentojn,
la sekva 2 poentojn
kaj por plia kanto vi rajtas doni ankoraŭ 1 poenton.
- Se tio ne plaĉas al vi, per PollUnit eblas disdoni viajn 7 poentojn ankaŭ alimaniere,
ekzemple:
unu kanto 4 poentojn, la dua 3 poentojn,
aŭ:
al sep kantoj po 1 poento,
aŭ simile.
- Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago.
- La kantoj sur rango 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado (ĉirkaŭ post 3 monatoj), kune kun 6 nove dezirataj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 6 fojojn kaj poste denove proponita post unu jaro.
- Multan plezuron! 

 La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .

Rezulto 13-a Kantoparado.PNG 494 kB
Proponoj dum la Kanto-Parado je la 20.10.2021:
1) Anjo: 6:34 Sen timo – Kajto kaj geamikoj https://www.youtube.com/watch?v=oleyMmMYyOM
2) Manŭel: 4:52 Dankas mi la vivon – Manŭel Rovere https://www.youtube.com/watch?v=T_-3CeOQSy4
3) Karl-Heinz: 11:40 Ĉu vi kontentas? – La Perdita Generacio https://www.youtube.com/watch?v=yA68B0grCBY
4) Santiago: 8:42 Memoro de la Ŝtono – de Final Fantasy, Arnie Roth https://www.youtube.com/watch?v=56H1_2vDH6A
5) Andy: 3:30 Gordjöss (Belega) - Paul Oscar (Páll Óskar) https://vimeo.com/133744367
6) Lilia: 2:55 Sidas, sidas Ĝore Dos – Kalinka Raĉeva elŝutado
7) Jarka: 3:50 Robinson‘ – Jurij Krombet https://www.youtube.com/watch?v=8GinJBL5DaI
8) Jean-Claude: 2:36 La usonaj nigruloj – Marta kaj Jomo (Mayoma) https://www.youtube.com/watch?v=AUVly8Z9Prk
9) Inge: 4:52 Haleluja – Ĵomart, Nataŝa kaj pliaj muzikistoj (poŝtelefona projekto) https://www.youtube.com/watch?v=r91Rry7w_uc

Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/yctxzrpyz3wpz7eyk0niha/evaluations
Poentoj 13-a Kantoparado.PNG 42,2 kB
Venkintoj post la voĉdonado (40 partoprenantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
1-a rango kun 58 poentoj: Sidas, sidas Ĝore Dos – Kalinka Raĉeva
2-a rango kun 52 poentoj: Ĵomart, Nataŝa kaj pliaj muzikistoj (poŝtelefona projekto)
3-a rango kun 39 poentoj: Ĉu vi kontentas? - La Perdita Generacio

Foto:
Landoj 13-a Kantoparado.PNG 43,9 kB
©  "Christina Dichterliebchen zupft." by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉