Priskribo de la prezentaĵo: Mi rakontos kiel Maximiliano Garcia kaj mi komencis pensi pri la fondo de MA-GA FILMOJ, por krei interesajn videojn en Esperanto. Mi parolos pri niaj unuaj konkretaj kreaĵoj kaj niaj estontaj projektoj, ankaŭ dank'al la helpo de WEI NingNa.
Pri la Prezentanto: Alessandra Madella naskiĝis en Parmo, Italio, doktoriĝis pri Komunikaj Studoj ĉe la Universitato de Iowa en Usono kaj estas profesorino en la Esperanta fako de la Universitato de Zaozhuang, Ĉinio. Ŝi estas vic-prezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).
La 12-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-12) okazos laŭ la suba plano:
A) ĉeeste: la 22-an de aprilo 2025
B) ekskurso: la 23-an kaj 24-an de aprilo 2025
C) virtuale: la 17-an kaj 18-an de majo 2025.
Listo de programeroj:
https://www.espero.ir/eo/irek-12Zoom-ligilo por IrEK-12 kaj MONA-14:
https://us02web.zoom.us/j/87975072218
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 879 7507 2218
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj