🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Lingvolernado: novaj celoj, metodoj
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kiujn lingvojn ni lernu kaj kial?

InternaciaLoka

Ni parolas nian gepatran lingon kaj Esperanton. Ĉu ili sufiĉas? Kiujn kromajn lingvojn oni lernu kaj kial? Ĉu AI kaj moderna teknologio enkondukas reformon en lingvolernado kaj ne plu estos bezono koni aliajn lingvojn? Kiel kaj kial vi lernis lingvojn? Ĉu vi planas lerni novajn? Ni interŝanĝu opiniojn, lernu unu de la aliaj kaj pasigu kelkajn horojn babilante en agrabla, amika etoso. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
Jen la listo de la temoj, prezentadoj por la jaro 2025 sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto