🖥 Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Tema diskutado kaj Ateliero – 182: Magia kadro de Thoki Yenn.

Kunveno/Evento

182-afiŝo_Ateliero-182-2.jpg 123 kB


Multaj sciencistoj — de Pitagoro ĝis Galileo kaj modernaj fizikistoj — diris, ke la naturo estas “verkita en la lingvo de matematiko”. Leĝoj de movo, simetrioj, ritmoj, proporcioj — ĉio ĉi estas priskribebla per nombroj kaj strukturoj.
Se la mondo estas strukturo, tiam ludi per nombroj kaj formoj ne estas nur amuzo, sed maniero tuŝi ĝin.
Hodiaŭ ni diskutos tiun temon kaj faldos la amuzan kaprompilon de fama origamiisto el Danio, Thoki Yenn, instruota de fama origamiisto el Francio, Jean-Jacques Delalandre .

21.12.2025, 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (19.00-20.30 laŭ UTC)
Zoom: https://us02web.zoom.us/j/87857894318
Kunven-identigilo (Meeting ID): 878 5789 4318
Pasvorto ):skribu la nomon de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

accorigami(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureAlain Delmotte