Psikiatroj uzas la fortan drogon "ekstazilo" (XTC aŭ MDMA) en terapio por homoj kun posttraŭmata stresperturbo. Ĉu tio ne danĝeras?
Se ekstazilo estas drogo, ĉu ĝi ja povas havi pozitivan efikon? Pasintjare la nederlanda Ŝtatkomisiono pri MDMA donis konsilojn al la nederlanda registaro pri ĉi tiuj temoj, kaj pli! De la festa uzo de ekstazilo ĝis ĝia apliko en terapio.
Ward de Kock estis sekretario de tiu ŝtatkomisiono. Li rakontos al la Amsterdama Rondo pri kio estas ŝtatkomisionoj en Nederlando kaj pri la informoj, konsiloj kaj avertoj, kiujn la komisiono donis al la registaro. Atentu: ĉi tiu prelego povus plivastigi la konscion!!
Vi estas kore bonvenaj aŭskulti la prelegon kaj demandi kaj diskuti pri la enhavo.