Tutbelga Zamenhoffesto
NULIGITA pro kovimo
10:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Ĉiuj belgaj Esperantokluboj kune festos la tradician Zamenhoffeston en Ostendo

Loka

Aliĝilo / Inschrijving / Participation

Ne plu eblas aliĝi al la Zamenhoffesto de la jaro 2021!
Iru al https://eventaservo.org/e/zamfesto2022 por informoj pri la festo en 2022.

Limdato por aliĝo: la 1a de decembro!

⚠️Atenton! ⚠️ Venis konfirmo, ke atestilo pri vakciniĝo kontraŭ kovimo estos deviga por povi partopreni en la festo en Ostendo. Ni ne havas elekton; ni aplikas la laŭleĝajn regulojn. Necesos ankaŭ porti maskon, kiam ni rondpromenos. Nur post kiam ni eksidis, eblos ĝin demeti.

⚠️Atenton! ⚠️ Ni nur akceptos 50 aliĝantojn. Nun aliĝis 35. Se vi volas veni, ne prokrastu vian aliĝon.

Listo de aliĝintoj

Ni planas
  • Komunan manĝon (bufedon) -> menuo: vidu la alkroĉitan dosieron ĉi-sube 📜
  • Paroladojn kaj koncertojn
    • Anne Brabant prezentos poemon de Guido Gezelle
    • Yves Nevelsteen mallonge prezentos sian fonduson Instigo (www.instigo.be)
    • Kantos por ni Abel Massiala el Angolo
    • Kantos por ni la multkultura koruso Matondo (konfirmota)
    • (venos pli; sinproponoj bonvenas)
  • Libroservon
  • Tombolon
  • Agordadon de poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj. Kunportu vian aparaton, por ke Yves agordu por vi Esperantan klavaron kaj/aŭ instalu Esperanto-rilatan programaron.

Laŭhora programo
12:15 formala akcepto; komuna tostado. Ni invitos ankaŭ la urbestraron de Ostendo. La aperitivon ofertos Belga Esperanto-Federacio 🥂
12:45 grupa foto 📸
13:00 supo🍜
13:30 ĉefplado🍲
14:00 koncerto de la multkultura koruso Matondo
14:30 deserto🥧
15:00 libroservo de FEL: kolektado de viaj mendoj
15:00 koncerto de Abel el Angolo
18:15 multkultura diservo 🙏kun internacia koruso, sekvata de formala akcepto

EO La kotizo ne inkluzivas la trinkaĵojn. La bufedo okazos je la 13h. Verpermanĝon ĝi do NE inkluzivas. NL Deze prijs is exclusief de dranken. Het buffet vindt plaats om 13u. Het avondmaal is dus NIET inclusief. FR Ce prix n'inclus pas les boissons. Le buffet sera servi à 13h. Le repas du soir n'est donc PAS inclus.

Organiza teamo
  • Flory Witdoeckt kaj Anne Brabant de la loka grupo la Konko
  • Nicky Janssen de la Flandra Esperanto-Ligo
  • Yves Nevelsteen kaj  Kiki Tytgat de la Belga Esperanto-Federacio

Kovimo
La pandemio bedaŭrinde daŭre malhelpas ĝui grupajn eventojn sen apliki antaŭrimedojn. Ni sekvos tiurilate la direktivojn kiuj validos kaj samtempe informiĝas ĉe la urbo pri la praktika flanko.

Estu bonvena en Ostendo!
En la monato decembro ĉiu luma dekoracio estas ŝaltita en la centro de Ostendo! Kaj estas tiom multe por viziti, aŭ eble nur por promeni. De la komerca centro "de Kapellestraat", poste laŭ la "Vlaanderenstraat" rekte al la "Albert 1-promenade" (la digo). Ĉi tiu troviĝas tre proksime de "De Boeie".

Ni rekomendas jenajn eventojn:

Aparte vizitinda turisma allogaĵo estas la domo de James Ensor.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉