La GLATa Esperanto-Renkontiĝo

InternaciaLokaAlia

FIERU! 2022 - La GLATa Esperanto-Renkontiĝo okazos jam la trian fojon de la 20-a ĝis la 24-a de julio 2022 en la nove renovigita Esperanto-Stacio en Halbe ĉe Berlino. Bonvenas la tuta GLATa-komunumo - gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj, kaj kompreneble, ĉiuj aliaj kiuj emas! 

FIERU! okazos du
Fieru.png 573 kB
m la GLATa semajno de Berlino, kiam estos ankaŭ surstrataj festoj kaj multe da eventoj en la tuta urbo. La klimakso de nia renkontiĝo estos la grandega parado de Berlin CSD Pride, kiu okazos la 23-an de julio 2022. Ni oficiale partoprenos kaj marŝos kun Esperanto-flagoj. Dum Fieru! La partoprenantoj mem povas oferti prelegojn aŭ aranĝi festetojn. Niu ĉiuj kune povas gui naĝadon en nia apuda lago kaj ekskursojn al la regiono, inklude de konatiĝo kun la kulturo de la malplimulta lingvo-komonumo de soraboj. .

Ĉu vi ŝatus proponi GLAT-rilatan programeron? Ĉu vi ŝatus prelegi? Ni ĝojus ricevi sugestojn kaj kontribuojn, por igi nian renkontiĝon vere interesa kaj vigla! Se vi havas proponojn, nepre kontaktu nin!

KOTIZOJ Kotizo por la evento (inkluzive de sabata vojaĝo al la fiermarŝo en Berlino): - Unua aliĝperiodo - ĝis la 30-a de aprilo 2022: 20€ - Dua aliĝperiodo -ĝis la 31a de majo 2022: 30€ - Tria aliĝperiodo - ĝis tuj antaŭ la evento: 40€

Al la kotizo aldoniĝas la prezo por loĝado. Estas tri diversaj ebloj: Loĝado en 4-lita ĉambro (4 noktoj): 80€ Loĝado en 2-lita ĉambro (4 noktoj): 110€ Loĝado en matracejo (4 noktoj): 20€.

Eblas aldoni kromajn noktojn antaŭ aŭ post la evento. 

La manĝoj ne estas inkluzivitaj en la supraj prezoj. Aldonaj informoj pri manĝoj venos antaŭ la evento.

Atentu! La evento havos limigitajn lokojn! Por certigi vian partoprenon, bonvolu sendi mesaĝon al info@esperantostacio.com kaj vi ricevos informojn pri kiel antaŭpagi la kotizon.

La Esperanto-Stacio troviĝas en la vilaĝo Halbe, ĉirkaŭ 30 minutojn sude de Berlino. La centro de Berlino estas tre facile atingebla per ĉiuhoraj trajnoj. Se pro la evoluo de la pandemio la evento estos nuligita, vi ricevos plenan repagon.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperantostacio.com/eo/event-...
info(ĉe)esperantostacio.com
Bahnhofstraße 30, 15757 Halbe

Interesiĝintoj

Administranto