Aŭtuna staĝo en la Pireneoj
2 tagoj en belega gastejo, por esperantumi aŭ lerni la lingvon

InternaciaLokaKursoAlia

Trifoje jare okazadas semajnofinaj staĝoj por ĉiuj niveloj en gastejo de Arieĝaj Pireneoj, proksime de Saint-Girons.

Por la partoprenantoj, ni proponas ĉirkaŭ 8 horojn da kursoj sed ankaŭ ludojn, filmojn, promenadojn (la kursoj estas malfermitaj al komencantoj kaj progresantoj).
Dum tiuj semajnofinoj, kelkfoje okazas kunsidoj pri diversaj internaciaj aŭ regionaj projektoj. Regule partoprenas inter 25 kaj 40 homoj.

(Kontaktu nin rapide por organizi kunveturon de Tuluzo, Foix aŭ Tarbes. Vi ankaŭ povas trovi gastigantojn en tiuj urboj.)

Pli da informoj en tiu paĝo.

Arrout_accueil.jpg 112 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉