🖥 Junulara konkurso "La dudekaj jaroj, alia mondo?" - Premio Grabowski 2021
00:00 - 23:59
Etc/UTC
Elekti horzonon
La juĝkomisiono Grabowski anoncas specialan konkurson por gejunuloj, kies aĝo ne superas 25 jarojn (en la 1-a de januaro 2021), kun la temo "La dudekaj jaroj, alia mondo?"

Konkurso

La juĝkomisiono Grabowski anoncas specialan konkurson por gejunuloj, kies aĝo ne superas 25 jarojn (en la 1-a de januaro 2021), kun la temo "La dudekaj jaroj, alia mondo?".

Konkursaĵoj povas esti literaturaj tekstoj de ajna ĝenro (poezio, prozo, dramo, eseo, k.a.) kaj longo, neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo.

La komisiono povas aljuĝi unu monpremion kaj ĝis tri honorajn menciojn.

Ĉiu konkursanto povas partopreni per ĝis tri kontribuoj. La konkursaĵoj estu senditaj podofo-formate al la sekretario de la komisiono <komisiono.grabowski@gmail.com> antaŭ la 30-a de septembro 2021.

Regularo pri la fondaĵo "Antoni Grabowski":
https://uea.org/teko/regularoj/regularo_fondajho_grabowski

Legu pri Premio Grabowski en la E-Vikipedio:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Premio_Grabowski

(ĝisdatigota!)
Informoj

komisiono.grabowski(ĉe)gmail.com

Partoprenontoj

0

Indiku ke vi partoprenos kaj vi ricevos memorigan retmesaĝon du horojn antaŭ la komenco de la evento.

Administranto
Mariana Evlogieva