🖥 Istvan Ertl [LU] "La abeloj kaj la nevidebla"
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Istvan Ertl [LU] "La abeloj kaj la nevidebla"

Internacia

István prezentos la libron de aǔstra verkisto Clemens Setz, Die Bienen und das Unsichtbare (La abeloj kaj la nevidebla), kiu temas pri artefaritaj lingvoj, precipe Esperanto, kaj antaŭ ĉio pri ilia beletro.

Clemens estas fama aŭtoro kun sufiĉe vasta legantaro fidela, kaj li estas absolute ravita de Esperanto, kiun li ankaǔ bone lernis. István korespondas kun li parte en Esperanto.

En 2016 la familio de István renkontis Clements Setz en Budapeŝto, kaj li abunde citas el tiu renkonto kion Klàra, la filino de István, diris al li je tiu okazo."

===================

Tiu ĉi programero okazos kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo loka tempo en interreto per "ZOOM".

Petu la enirkodon ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.be/antwerpen
esperanto-antwerpen(ĉe)esperanto.be

Interesiĝintoj

Administranto