🖥 Transfeminisma Semajnfino de Necisuloj kaj Aliancanoj
16:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
Ankoraŭ ne ekzistas klara plano. Povas okazi neformala babilado kaj/aŭ prelegado. Ĉiuj necisuloj, transuloj, neduumuloj, genrokviroj kaj iliaj aliancanoj estas bonvenaj.

Internacia

Kompreneble, la evento havas certajn regulojn.

Jen kelkaj el ili:

* ne malamparolu, t.e. insultu kaj mistraktu neniun surbaze de ties genro, orientiĝo, sanstato, korpo, haŭtkoloro, aspekto, voĉo, akĉento, deveno, lingvo, religio, neŭrologia tipo kaj cetetaj similaj aferoj.

* priparolu ĉiujn ajn per ties preferata pronomo, t.e. se vi volas priparoli/aludi iun per ununombra triapersona pronomo, uzu tiun pronomon, kiun ri preferas. Tia pronomo povas esti ekzemple ŝi, li, ri, ĝi. Alternative, vi eble povas evitadi priparoladon de iu per ties pronomo; tia evitado tamen ne ĝenu la priparolaton.

* ne interrompu aliajn partoprenantojn kaj ne parolu tro longe
, t.e. ne komencu paroli dum alia paroprenanto parolas; aŭ, je bezonego, faru tion laŭeble plej subtile, penante ne ofendi la interrompaton; kaj ne parolu tro longe por ne tedi aliajn partoprenantojn kaj por ke ankaŭ aliaj partoprenantoj povu diri tion kion ili volas diri.

* ne petu de alia partoprenanto ties privatan informon
, t.e. ne demandu alian paroprenanton ekzemple pri tio, kie ri loĝas aŭ kia estas la kodo de ria pagokarto. Se oni, malgraŭ la regulo, demandis vin pri io tia, vi povas senhezite diri, ke vi ne volas sciigi tion.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj