🖥 Milita stato en Pollando per miaj okuloj
18:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Rakontado

Loka

Kunorganizato: Esperantista klubo en Glivice, Pollando.

En la jaro 1980 post protestoj de laboristoj en ŝipkostrufabriko en Gdańsk gvidantaj de Lech Wałęsa [elparolu leĥ valensa] estis en Pollando fondita sindikata organizo Solidarność (esperante Solidareco) sendependa de la komunisma reĝimo. Jam en decembro 1980 la ĉeĥoslovakia kaj demokratgermana armeoj estis pretaj venki la liberigon de Pollando. Tio ne okazis. Tamen unu jaron poste, la 13-an de decembro 1981 pola ĉefministro Wojciech Jaruzelski deklaris en Pollando militan staton. Komeciĝis cenzuro, homoj ne povis libere vojaĝi. Kontraŭkomunistoj estis arestitaj, homoj, kiu protestis, estis eĉ murditaj.

Kiel la tempo influis vivon de ordinaroj homoj? Venu, kaj rakontu. Ne gravas, se vi tiam estis heroo, kiu protestis kontraŭ la ago de la reĝimo, aŭ vi simple klopodis alkutimiĝi kaj travivi. Ĉiu rakonto estas interesa.

La renkontiĝo estos registrata. Diru nur tion, kion oni povas publikigi.

La renkontiĝo okazos rete per Zoom. Komenco je 18-a h de mezeŭropa tempozono (UTC+2). Se vi venos malfrue kaj la programo jam komenciĝis, mi petas vin, ke vi silentu. Ne ĝenu per "Bonan vesperon" ktp. Kaj malŝaltu mikrofonon. Venu kaj aŭskultu. Poste vi povos demandi. Koran dankon.

La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.
Registritaj prezentoj

La milita stato en Pollando per niaj okuloj

En la jaro 1980 post protestoj de laboristoj en ŝipkostrufabriko en Gdańsk gvidantaj de Lech Wałęsa [elparolu leĥ valensa] estis en Pollando fondita sindikata organizo Solidarność (esperante Solidareco) sendependa de la komunisma reĝimo. Jam en decembro 1980 la ĉeĥoslovakia kaj demokratgermana armeoj estis pretaj venki la liberigon de Pollando. Tio ne okazis. Tamen unu jaron poste, la 13

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉