Zamenhoffesto kaj librofesto
15:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Ni invitas ĉiujn al agrabla kunestado

InternaciaLoka

Zamberlino.png 105 kB




Programo:
  • Malfermo
  • Festprelego
  • Salutvortoj de gastoj
  • Prezentado de interesaj libroj
  • Fritz Wollenberg: La plej nova urbogvidilo por Berlino
  • ĴeLe: « ĴeLe pianumas 4-mane kaj kantas »
  • Koncerto de Hans Moser
  • Halinka kantigas
  • Muziko el la konservujo

Dum la tuta tempo de la aranĝo:
  • Libroservo 

Do, venu amase kaj ĝuu internacian kaj neforgeseblan etoson, pligrandigu vian librotrezoron kaj ĝojigu vian stomakon per porokazaj frandaĵoj aŭ simple babilu kun malnovaj kaj novaj amikoj aŭ havu ideojn por kristnaskaj donacoj!

Se vi deziras aldoni specialaĵojn al la manĝotablo (kukoj, kuketoj … estas ofertitaj), bv. kuraĝi! Por ŝatantoj de aliaj manĝaĵoj la kuireja giĉeto malfermiĝos.

Partoprenkotizo: 5,00 €, aŭ mondonacon laŭ viaj eblecoj (listo kaj „kolektujo“ troviĝas ĉe la enirejo).

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉