22-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj
Ĉiujara renkontiĝo en la naskiĝurbo de Ludoviko

InternaciaLoka

En la 22-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kiuj okazos en la tagoj 09–12 de decembro 2021, ni invitas al vico da eventoj, prelegoj kaj koncertoj. Ĉi-jare ni festas la 30-an datrevenon de la fondo de Bjalistoka Esperanto-Societo. 

En la programo estos interalie koncertoj de Jomo, Frey-Lech Trio kaj Uku-Donaco Bjalistoko, literaturaj prezentoj, ekskurso en la regiono kaj naskiĝtaga kuko de Ludoviko.

Aldone inter la 9-a kaj la 13-a de decembro en Bjalistoko okazos renkontiĝoj de 3 projektoj de Erasmus+. 

La aranĝo, partoprenebla loke aŭ rete, estas senpaga, krom la tagmanĝoj kaj la dimanĉa ekskurso. La programon kaj la aliĝilon vi trovos ĉe nia retejo.

La evento ĉe Facebook
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

espero.bialystok.pl/eo/22aj-bjali...
kontakt(ĉe)espero.bialystok.pl
Warszawska 19

Interesiĝintoj

Administranto