🖥 🐀RB_Hameln: 🎶6-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!
Ĉar la Sumpfblume ankoraŭ estas fermita merkrede, ni renkontiĝas hodiaŭ nur virtuale per Zoom!

Detala programo:
17.03.2021:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     6-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago.
Kantoparado - Christina Dichterliebchen zupft. by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0.jpg 299 kB
Reguloj:
- Entute estas prezentitaj 9 kantoj.
- Ĉiu povas sendi antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de .
- Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto. Iom preferataj estas la deziroj de la klubaj membroj. Se venas pli da kantoj, ili povas esti ludataj en la sekva Kantoparado.
- Post la prezentado de ĉiuj kantoj (fare de la proponantoj) ĉiu partoprenanto en la virtuala Zoom-ĉambro rajtas voĉdoni (per ligilo al la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn).
- Disdonado de la poentoj: Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn.     
Ekzemplo: 
la kanto, kiu plej plaĉas al vi, ricevas 4 poentojn,
la sekva 2 poentojn
kaj por plia kanto vi rajtas doni ankoraŭ 1 poenton.
- Se tio ne plaĉas al vi, per PollUnit eblas disdoni viajn 7 poentojn ankaŭ alimaniere,
ekzemple:
unu kanto 4 poentojn, la dua 3 poentojn,
aŭ:
al sep kantoj po 1 poento,
aŭ simile.
- Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago.
- La kantoj sur rango 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado (ĉirkaŭ post 3 monatoj), kune kun 6 nove dezirataj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 6 fojojn kaj poste denove proponita post unu jaro.
- Multan plezuron! 

La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .

6-a Kantoparado Rezulto.PNG 935 kB
Proponoj dum la Kanto-Parado je la 17.03.2021:
1) Marina: 2:04 Lavango – Chelsea Moses (origine Fleetwood Mac) https://www.youtube.com/watch?v=UOwLbZb12LY
2) Santiago: 3:33 Reklamo al silento – Team‘ https://www.youtube.com/watch?v=-ivJSLyFdrM
3) Waltraut: 2:56 Haleluja - Manno Montanna (origine Leonard Cohen) https://www.youtube.com/watch?v=W8WVKE8OZeI
4) Heinz: 3:12 Dek bovinoj – Infankanto en Esperanto, Pablo Busto, Liven Dek https://www.youtube.com/watch?v=gh9w7QpyQtY
5) Federico: 3:38 Mi ne komprenas kial – intErna idEo https://www.youtube.com/watch?v=LtD9yyFnd38
6) Eva: 1:49 Funikuli Funikula, kantas Federica D‘Antonio kaj Gaetano Merone, elŝutado
7) Mian Salam: 4:03 Malgraŭ ĉio – Ĵomart kaj Nataŝa https://www.youtube.com/watch?v=0sWuDRgPB5g
8) Ivo: Ha lo – Cristina Casella (origine Adele) https://www.youtube.com/watch?v=exIDp2vlkmw
9) Raia: 5:09 La tutmonda pandemio - Nelson Kenda, elŝutado

Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/sudtfcadbs72maj774eulw kaj https://pollunit.com/de/polls/oZwgEeam4782qu9Kb7j72g/evaluations

Poentoj 6-a Kantoparado.PNG 37,3 kB
Venkintoj post la voĉdonado (37 partoprenantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
1-a rango kun 38 poentoj: Reklamo al silento – Team'
ankaŭ 1-a rango kun 38 poentoj: Haleluja – Manno Montanna   
3-a rango kun 34 poentoj: Funikuli Funikula -  Federica D‘Antonio kaj Gaetano Merone 

6-a Kantoparado Landoj.PNG 48,4 kB
Foto: ©  "Christina Dichterliebchen zupft." by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj