Ĉijare nia kluba promeno okazos en Grenviĉo, kie ni precipe trapromenos la parkon. Ni kunvenos ĉe stacio Greenwich, vendredon la 27-an de Junio, ĉirkaŭ 19h. La celo estas ekpromeni je 19h15, tutkiel niaj kutimaj vendredaj renkontiĝoj.
Antaŭ la stacio estas duoncirkla ejo kie ni facile povos trovi unu la alian. Vojoj ĝis stacio Greenwich estas:
* DLR (det Bank, Canary Wharf, Lewisham)
* Thameslink; South Eastern (tra Cannon Street)
* Busoj (129, 177, 199, 386) * Aliaj vojoj eblas, ekz. piediro tra la pied-tunelo, kaj eĉ boato.
Bv noti ke la stacio Cutty Sark estas portempe fermita.
La vojo estos pli-malpli ĉi tiel: https://maps.app.goo.gl/ERZXEz8bFrDpcPKQ7 - estos ĉirkaŭ unu horo da promenado , kaj ni havos 2 horojn ĝis la fermo de la parko. Estas mallonga kruta supreniro proksime de la komenco, sed plejparte la vojo estas plata.