“Esperanto en dulingva aŭ plurlingva edukado ”, temo de la Internacia Kongreso de Esperantistaj Instruistoj 2022 en Kebekurbo.
Kadre de la kongreso okazos simpozio (04-05 aŭgusto 2022) malferma por (ne)esperantistaj fakuloj kaj interesatoj, ebligante ilian debaton pri temoj de komuna intereso, observataj el diversaj vidpunktoj. La laborlingvoj estos laŭvice Esperanto, la franca kaj la angla.