🖥 La 66a Internacia Esperanto-Sumoo
Legu librojn kaj ŝanĝu la mondon!

Alia

Esperanto-sumoo.png 107 kB




Se Vi volas dediĉi iom da tempo dum 15 tagoj por legi esperantajn librojn, samtempe batalante kun diversaj vivaj okazaĵoj kiuj detenas vin de la legado, tiam Esperanto-Sumoo estas por vi.        Rekompence kaj nerimarkeble vi konstatos, ke viaj lingvoscioj pliboniĝis.
En la aranĝo lastfoje partoprenis 336 personoj el 34 landoj. Ĉiuj partoprenantoj tralegis ĉirkaŭ          20 000 paĝojn.
Kontrolu ĉu jam inter ni estas iu reprezentanto de Via lando. Se ne, tiam Via partopreno estos specjale akceptata. Vi ankaŭ  povas kontroli ĉu Via lando estas bone reprezentita kaj ĉu ĝi atingis ĝustan lokon. Se Viaj ambicioj estas aliaj provu ŝanĝi lokon de sia lando partoprenante kun gekolegoj. 
Aliĝojn la organizantoj akceptas ĝis la antaŭa tago de komenco. Ĉiuj informoj estas sur la ttt-paĝoj www.esperanto-sumoo.pl/regularo.html 
Se vi jam decidis partopreni, sciu, ke la plej proksima 66-a Esperanto-Sumoo komenciĝos la 08-an de novembro 2020 kaj daŭros ĝis la 22-a de novembro 2020.
Organizantoj kore invitas vin. 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-sumoo.pl/index.html
hori-zonto(ĉe)r.water.sannet.ne.jp

Interesiĝintoj

Administranto