Janek kaj BAVELO invitas trankvile kaj komforte promeni apud la juna rivereto Glems, Sabaton, la 14-an de junio 2025
Kunveno/EventoAlia
Sabaton, la 14-an de junio 2025, mi invitas vin nome de BAVELO trankvile kaj komforte promeni de kastelo Solitude al Leonberg.
Ni renkontiĝas ĉe la bushaltejo SOLITUDE je 10:00 horo matene.
Aŭtobuso de lineo 92 forveturas je 9:32 horo en urbocentro de Stuttgart („Stadmitte“, bushaltejo „Rotebühlplatz“), alvenante je 9:56 horo en Solitude. Eblas atingi SOLITUDE ankaŭ el direkto de Leonberg, tie forveturas la lineo 92 je 9:32 horo, alvenante al SOLITUDE je 9:49 horo. Estas aŭtoparkumejoj en la proksimeco de kastelo Solitude.
La itinero iras je 3,5 km de kastelo Solitude (renkontiĝejo: bushaltejo "Solitude") preter enfermaĵo de ruĝaj cervoj al la fonto de Glems. De tie ni daŭrigas la vojon je 6,5 km ĉefe tra arbaro ĉiam iomete malsupren sur belaj arbaraj padoj al la bierĝardeno Glemseck, kie ni faros naŭdekminutan paŭzon (13:30-15:00 horo). Post aliaj 6 km ni finfine atingos la picejon “La Pizza Veloce” (www.la-pizza-veloce-leonberg.de), kie ni povos halti por manĝi fine de la piedvojaĝo je la 17:30 horo laŭplaĉe.
Je la fino, de Leonberg oni povas preni la urban-trajnon (S-Bahn) reen al Stuttgart aŭ en kontraŭa direkto tra Renningen al Böblingen. Per aŭtobuso lineo 92 ankaŭ eblas reveni al la aŭtoparkumejo laŭbezone.
Por pli bona organizado, bonvole informu pri via partopreno prefere ĝis 10a de junio 2025 sub kunstsprache (ĉe) yahoo (punkto) de . Partoprenado estas je propra risko.