17a de Januaro 2025 : Tradicioj : bonvenaj, aŭ ne ?
Tradicioj estas signoj de socia identeco : truditaj, aŭ elektitaj ? Finfine, kion celas tradicio ? ĉu formo de amika stabileco, regule enskribita tra partopreno en iu festo ? aŭ, laŭ iuj aliaj : truditaj familiaj devoj, ceremonioj, kiel Kristonasko, procesio sen intereso la 14-an de Julio, ritoj stultaj je "akcepto" en altlernejoj... Kiaj tradicioj, "bonaj" / "malbonaj", ekzistas diversloke en la mondo ? Ĉu tradicioj, en specifaj kazoj, povas kaŭzi malevoluon ? Ĉu kutimoj estas rezignaj kondutoj, rilate al sia propra vivo ? Ĉu ekzistas tradicioj en la E-movado ? tro da ? ne sufiĉe da ? [8 ĉeestintoj (ne samtempe), plus unu per telefono. Post prelegeto de Sylvie, niaj interŝanĝoj komentis pli pri malbonaj tradicioj (ekz.: seksaj mutiloj, misedukadoj), ol pri bonaj aspektoj.]
La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !