Dum decembro 9 homoj ĉeestis kaj ni ludis la jenajn ludojn: Blokus, Qwirkle, Pasis la temp' (kun novaj Tabuo-kartoj - dankegon al Heike!), Village, 6 nimmt, The Mind
La sekva ludado okazos dum sabato, la 17a de januaro.
Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.
Jen la bazaj informoj:
Kiam? je sabato, la 17a de januaro 2026 ekde la 14a horo, ĝis almenaŭ la 20a horo
Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Rehberge aŭ Seestraße, bushaltejo Transvaalstr.
Organizanto: Jessica Grasso