🖥 Retoso 2022
Amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun (novaj) amikoj en Esperantujo per la interreto.

Internacia

Retoso estas la reta evento de TEJO organizita de junuloj kaj por junuloj, kiu okazos inter la 24a kaj la 27a de novembro. Ĝi donos al la homoj la eblon amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun (novaj) amikoj en Esperantujo per la interreto.

Se vi ŝatas amuziĝi, ludi kvizojn, partopreni en prelegoj aŭ diskutrondoj, aŭ koncertumi: Retoso bonvenigas vin! La evento enhavos la plej malaĉan programon, tre diversan kaj plenan je koncertoj, atelieroj, prelegoj kaj interagaj programeroj.

Retoso estos vere tutmonda evento kaj partoprenebla por homoj ie ajn en la mondo. Ĝi havos programerojn en tempoj taŭgaj por homoj en Azio, Ameriko, Afriko, Oceanio kaj Eŭropo.

Ĉi jare Retoso estas organizita kunlabore kun la Virtuala Kongreso de UEA, kaj vi libere povas ĉeesti sesiojn de ambaŭ eventoj – do eĉ pli granda kaj bunta elekto de programeroj atendas vin.

Partopreni estas tute senkosta por la membroj kaj patronoj de TEJO!

Sendu viajn demandojn al ni per retpoŝto.

Se vi uzas Telegram, vi povas jam antaŭĝoji nian grupon ĉi tie.

Jen ligilo al la platformo, kie okazas la evento: https://vk.retevent.com/

La tabelo de la programo troviĝas ĉi tie.

Ekzistas apartaj paĝoj kun la programo por ĉiu tago de Retoso:

 


Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj