Vendredaj parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
18:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Aŭ natura medio, aŭ homa naturo ?

Loka

Eblas interparoli en Parizo, ĉi-Vendrede ĉe SAT-Amikaro, inter 18h30 kaj 21h.
Ĉi-vespere la temo estos :

Naturo (la medio Tero) / Homa naturo (spirito, socio...) : ĉu opono ?
Ĉu la homoj nature amas la naturon ?
Aŭ inverse, ĉu homoj (memvole aŭ senpripense) malrespektas la naturan vivon, ĝenerale ?
Ĉu la produktadoj de homoj (teĥnikoj, artoj, religioj, filozofioj kaj "blablabloj") kunigas/separas Naturon kaj Homon ?
Kiel evoluas tiu afero ?
Ĉu Esperanto estas artifikaĵo aŭ naturaĵo ?

sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB





La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kun via buŝmasko aŭ mentontuko aŭ kubutozono laŭ la nuna Pariza modo, aŭ sur la fronto se vi ribelas, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Programo de la parolrondoj :
https://www.sat-amikaro.org/vendredaj-parolrondoj-rekomencigxas-cxe-sat-amikaro?lang=eo

Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto. Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB













Kore,

Zam & Dzeka


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org/
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝintoj

Administranto