🖥 Prelego de S-ino Francoise Noireau en IrEK-9: "Sana kaj sekura veturilo, kuŝ-triciklo kun sun-paneloj."
17:00 - 18:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio"”.

InternaciaLoka

Kadre de la 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) prelegas S-ino Francoise Noireau kun la temo "Sana kaj sekura veturilo, kuŝ-triciklo kun sun-paneloj."

Priskribo de la prelego: Mi prelegos por vi dum kunbiciklado. Mi haltos survoje, vespere post tuttaga biciklado kun aliaj partoprenantoj. Ni estos en la plej okcidenta parto de Francujo, en la okcidenta fino de Bretonujo, ĉe la Atlantika oceano. Kial pro la subita deviga hejm-restado, mi ĉesis veturi per aŭto kaj decidis rezigni pri mia aŭto? Kio nun estas mia veturilo? Kiel mi supervivas en kamparo sen aŭto? Kial mi taksas ĝin pli sekura kaj saniga? Mi prezentas al vi mian elektran kuŝ-triciklon. Bojkotanta la nuklean elektron, mi uzas bateriojn kaj sunpanelojn.

Pri la preleganto: Mi estas malsportema 58 jaraĝa virino kun kronikaj malsanoj, kaj iom tro peza. Vi komprenis: tute ne la tipa membro de sporta klubo! Jam de jaroj mi ne biciklis... Sed de majo 2021 mi supervivas sen aŭto, kvankam loĝanta en kamparo kvazaŭ sen publikaj transportiloj.


La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio”.

Por tuja aliĝo al la Kongreso (senpage), bv. skribu nur viajn nomon, landon kaj retpoŝt-adreson en https://www.espero.ir/eo/irek-9/ aŭ sendu retmesaĝon kun la supraj informoj al: info@espero.ir

Ĝis nun, honorigis nin i.a. jenaj karuloj por prelegi kaj/aŭ salutmesaĝi en la IrEK-9:
Profesoroj Duncan Charters, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Sean O Riain, Keyhan Sayadpour, Przemysław Paweł Grzybowski, Jorge Antonio Leoni de León, Mohammad Karamudini, kaj ges-roj François Lo Jacomo, Katalin Kovats, Salah Mohammadpour, Byelongo Elisee Isheloke,   … Por vidi kiam kaj pri kio ili prelegos, bv. rigardu la daŭre ĝisdatigatan programon de la Kongreso en https://www.espero.ir/eo/irek-9/

Alir-informo:
La Kongreso okazos en Zoom
Zoom-ligilo por IrEK-9:

https://us02web.zoom.us/j/82052484766
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 820 5248 4766
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Vive spektebla ankaŭ en la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/UEAviva
 

Kun koraj dankoj, salutoj kaj bondeziroj,
Irana Esperanto-Asocio (IrEA)

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto