Faŝistoj estas homoj violentemaj-aŭtoritatemaj-obeemaj kiuj tute ne emas por trankvila-libera-egala dialogo, kiuj tute ne pensas laŭ Esperantisma maniero.
Ĉio-tio aspektis evidenta ĝis la 12a de Februaro, kiam iu ekstrem-dekstrulo, Quentin Deranque, estis mort-frapita surstrate okaze de manifestacio en Liono. Pri tiu murdo la ĝenerala onidiro akuzas ekstrem-maldektran grupon de "anti-faŝistoj" : La Jeune Garde (t.s. pli-malpli : La Junaj Protektantoj).
La unuan demandon ni bedaŭrinde nun devu kompletigi per ĉi-tiuj : kiel paroli al kontraŭ-faŝisto ? kiel eduki ambaŭ-flanken ? kiel lukti kontraŭ faŝismon ?
Ĉu imageblas ke ekzistu en nia medio homoj kies gepatroj estis pli-malpli ekstrem-dekstruloj ? Ĉu eblas per nur siaj propraj povoj seniĝi de tia heredo-malsano ?
[Ĉeestis 11 rondanoj (ne samtempe). Tiu parolrondo estis pli vigletosa ol kutime (krom amasoj de manĝaĵetoj ni fortrinkis 6 vin-botelojn). Ni dum longa tempo provis difini la vorton "faŝismo" kaj ni konstatis ke, kvankam samopiniantaj, ni trovas diversajn komplementajn difinojn : sistemo kiu kaj regas kaj kondamnas kaj punas, emo por hato kaj violento, emo al obeo/ordono, grega efekto ; inter multaj komentoj ni agnoskis ke ne ĉiuj diktaturoj estas faŝismaj ; tamen ni ne samopiniis pri la demando ĉu faŝismo estas kaŭzita de la estranto de la lando aŭ de ties popolo ; ni ne ĉiuj same komentis tiun fakton : ke K. Kalocsay tradukis libron de B. Mussolini "Vivo de Arnaldo". Kvankam mankis tempo por serioze respondi al la titola demando, ni kun bedaŭro konscias ke la nuntempo baldaŭ igos nin pli kaj pli ofte alfronti faŝistojn.]
sidejo_jan2021_800x200.jpg40,6 kB La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto. Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.