🖥 Legosalono de ĝentilhomoj 📖 - speciala versio omaĝe al Zamenhof (14:00 UTC)
14:00 - 15:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Bobelarto organizas la duan sabaton de la monato komunan legadon de literaturo en Esperanto.

Internacia

La legosalono de ĝentilhomoj estas projekto de Bobelarto. https://bobelarto.ink/ Ni renkontiĝas ĉiun duan sabaton de la monato je 14:00 UTC ( 8:00 UTC - se je tiu tempo vi jam dormas) en jitsi. Ni legas precize la samajn novelojn, tekstojn en ambaŭ sesioj. La diversaj tempoj estas por doni eblecon al ĉiu ĉirkaŭ la mondo partopreni sesion.

En nia tria sesio ni legos verkojn de Zamenhof, ja estas decembro kaj li meritas specialan lokon en la legataj verkoj.

Se vi emas, vi povas legi antaŭe, aŭ malkovri la tekstojn kune la unuan fojon.

Jen la ligilo al la poemoj: https://eo.wikisource.org/wiki/Originala_Verkaro/Tuto
Vi devas tute malsuben musumi por trovi la naŭ poemojn aŭ simple tajpu en la serĉilo: La Espero, por trovi la unuan.

***

Ĝi taŭgas por vi, se vi deziras legi verkojn en Esperanto.
La gvidanto de la sesio, Stela Besenyei-Merger, prezentas mallonge la elektitajn verkojn, kaj kial elektis specife tiujn ĉi.

Komencas legi verkon kune. Ni ĉiu legas, kaj ĉirkaŭdonas la eblecon al ĉiu laŭtlegi. La celo de la sesioj estas ĝui literaturon kune. Ne paroli pri ili, sed fakte legi kaj esti kun la teksto kun homoj, kiuj ankaŭ volas ekkoni tiun verkon. 

Fine eblas pridiskuti la legitan verkon, se homoj volas resti kaj priparoli ĝin.
Ĝi daŭras unu horon kaj ni renkontiĝas en jitsi: https://meet.jit.si/legosalono

La sesioj ne estos registritaj. Aperu ĝustatempe kaj spertu vivan literaturon kun ni!

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

bobelarto.ink/
info(ĉe)bobelarto.ink

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureStela BM