Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo
10:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Zagrebo
Elekti horzonon
En la Popola biblioteko „Petar Preradović” Bjelovar, kiu estas partnero de bjelovaraj esperantistoj.

Loka

Bjelovara esperantista societo invitas en- kaj eksterlandajn esperantistojn partopreni la 10-an renkontiĝon „Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo”, kiu okazos la 24-an de septembro 2022, kun la komenco je la 10h00, en Popola biblioteko „Petar Preradović” Bjelovar, kiu estas partnero de bjelovaraj esperantistoj. 

Planita programo de la renkontiĝo:

  • Malfermo de foto-ekspozicio pri Japanio, aŭtorita de pola-japana esperantistino Aleksandra Watanuki (en Kafejo kaj dolĉaĵejo „Zagorje”). La ekspozicio estos vizitebla ĝis la fino de oktobro.
  • Trarigardo de la ekspozicio pri dekjariĝo de la renkontiĝo „Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo” kun projekcio de fotoj el la antaŭaj renkontiĝoj (en Popola biblioteko „Petar Preradović”), kiu estos vizitebla inter la 12-a kaj 26-a de septembro.
  • Publika prezento de la libreto „Dek jaroj de persisto kaj amo por Bjelovar” (en Popola biblioteko „Petar Preradović”).
  • Publika prezento de la libro „Mor ‒ fantasta rakonto” de Đuro Sudeta en la Esperanta traduko de Zora Heide (en Popola biblioteko „Petar Preradović”). 
  • Surpriza ekskurso kun amikumado kaj eventuala komuna tagmanĝo.

Kaze de neantaŭvideblaj cirkonstancoj, speciale konformaj al la epidemiologiaj reguloj validaj dum la renkontiĝo, la organizanto retenas la rajton ŝanĝi la programon. La lastan informon pri la programo, la aliĝintoj ricevos per retmesaĝoj aŭ povos tralegi ĝin en la retejo de DEB (www.esperanto-bjelovar.hr).

La programo estas dediĉita kaj al esperantistoj kaj al neesperantistoj. Ni petas ke oni anoncu sian partoprenon plej laste ĝis la 10-a de septembro 2022 al:

esperanto.bjelovar@gmail.com 

Por la renkontiĝo oni ne pagas kotizon, sed partoprenantoj de la planita ekskurso pagos kostojn de la ekskurso kaj tagmanĝo, pri kiuj ni informos la aliĝintojn en la lasta informilo. 
Ni festu kune la dekan datrevenon de nia renkontiĝo! Bonvenon!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto-bjelovar.hr
esperanto.bjelovar(ĉe)gmail.com
Biblioteko Petar Preradović

Interesiĝintoj

Administranto