La Lunda Grupo
18:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Zuriko
Elekti horzonon
Ni estas grupo de Esperantistoj kiuj ŝatas babili esperante en neformala etoso.

Loka

Antaŭ pli ol 15 jaroj, nia klaso de komencantoj decidis krei konversacian kuniĝon por helpi nin paroli pli flue esperanton. Ni kuniĝas en restoracio kaj la etoso estas tute neformala, la celo estas babili senbremse.  Ni klopodas por pliampleksigi la vortprovizon - do ĉiuj temoj bonvenas, kaj ni ankaŭ diskutas pri gramatiko, traduko, legado, ktp.  Kompreneble, ankaŭ ŝercoj bonvenas !

Do se tiu ideo allogas vin, kaj se vi ŝatas babili ...  vi estus bonvenaj partopreni nian grupon !

La Lunda Grupo kunvenas ĉiusemajne, por babili esperante, ekde la 18-a horo. Ni renkontiĝas ĉe Galicia, 21 rue des Gares, en Ĝenevo - oni povas aperitivi aŭ ankaŭ manĝi, laŭvole. 

Tiu grupo bonvenigas homojn kiuj interesiĝas pri Esperanto, komencantojn, progresantojn, -  ĉiuj, kiuj emas interŝanĝi ideojn pere de la internacia lingvo.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj