🖥 Diskutklubo Verda Punkto
17:00 - 18:30
Eŭropo/Moskvo
Elekti horzonon
Verda Punkto estas Moskva Esperanto diskuta klubo kies celo estas plibonigi nian parolnivelon de Esperanto pere de senpolitika diskuto.

Kunveno/Evento

Mi elektis kelkajn filmojn el La 6-a Usona Bona Film-Festivalo laŭ mia gusto, ĉar mi ŝatas mallongajn filmojn kaj la sekvan fojon mi proponas diskuti pri Esperanto kulturo. Ni ankaŭ povas diskuti pri filmoj mem.

Kiam? Dimanĉe je 17:00 (UTC+3)
Kie? En telegrama voĉkanalo.

Diskutdemandojn mi proponas:
1. Ĉu estas vere ke por disvastiĝi lingvo bezonas riĉan kulturon?
2. Kio mankas al Esperanto kulturo? Se kreema persono demandus vin, kion vi rekomendus por krei?
3. Ĉu esperantistoj devas allogi plu da profesiaj artistoj aŭ ĉu oni eduku Esperantistojn por kreado? 
4. Kiu estas la rolo de Esperanto en via vivo?
5. Kiun rolon ĝi povus ludi mondskale?
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

t.me/verdapunkto
zhekauran(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureEŭgenio Enigma