🖥 Kolektado de materialo pri Julia Isbrücker 1887 - 1971
00:00 - 23:59
Etc/UTC
Elekti horzonon
Okaze de "100 jaroj 12a Universala Kongreso en Hago 1920"

Anonco

Julia Isbrücker-Jaro 2020  -  Invito al kunlaboro
2020 estas la 100a datreveno de la 12a Universala Kongreso en Hago (1920). Julia Isbrücker kunorganizis ĝin. La realigo de tiu kongreso pruvas, ke ankaŭ granda milito ne povas neniigi Esperanton. Julia kunfondis Internacian Esperanto-Instituton kaj Universalan Ligon kaj kuneldonis la metalajn Stelo-monerojn, kies nominaloj estas 1, 5, 10 kaj 25 Steloj.
Bonvolu sendi al mi tekstojn kaj fotojn de kaj pri Julia. La kolektita materialo aperos kaj en la formo de vikipediaj artikoloj en diversaj lingvoj kaj kiel broŝuro. En la fina eldonaĵo via nomo estos menciita.
50Steloj2flankoj.jpg 113 kB
Walter Klag, Vieno, Aŭstrio, esperanto@chello.at



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto(ĉe)chello.at

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureWalter Klag