Tema diskutado kaj Ateliero – 189: Mandaloj el Meksiko.
Kunveno/Evento
189-afiŝo_Ateliero-189.jpg136 kB
Modulaj origamiaj cirkloj provizas agrablan okazon diskuti mandalojn, ilian historion, celon kaj harmoniigan efikon sur la homan kondiĉon. Faldado de origamia mandalo plibonigas la terapian efikon, engaĝante la palpajn sentojn de faldado de la moduloj, same kiel la influon de koloro, ritmo kaj la laŭgrada apero de la preta formo, kiu alportas senton de kontento kaj paco. Ni diskutos ĉi tiun temon kaj faldos mandalon kune kun ĝia kreinto, fama origamia artisto el Meksiko: Guadalupe Martínez
08.03.2026, 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (19.00-20.30 laŭ UTC) Zoom: https://zoom.us/j/94504903340?pwd=UJJV9lCZxhQlL2Mons3uJWISMRFjT0.1