Oporta kunveno
17:00 - 20:00
Eŭropo/Lisbono
Elekti horzonon
Monata kunveno

Loka

Jam eblas ke ĝis 10 homoj kunvenu, tenante la rekomenditan interhoman distancon, do ni proponas ke la 6an de junio, kelkaj el ni jam vidu unu la aliajn ne nur rete! Bonvole avertu ĉu vi emas partopreni.

Ĉar baldaŭ estos la somermeza festo (https://eo.m.wikipedia.org/wiki/Somermeza_festo), grava niaurbe (sankta Johano), jen la plano:

- Kunveni je 17:00 en la aleo de Fontainhas, kie eblos ĝui la sunon, la belan vidpunkton kaj ne esti en fermita loko.

- Fari konkurseton inter ni pri kvarversaj strofoj en esperanto, kiu estu pli aŭ malpli tradiciecaj, tute laŭ vi, la unua premio estos bela bazilieto.

Se vi plu ne povas aŭ emas ĉeesti, ni kunportos nian virtualan ĉambron kun ni, do, eblos samtempe partopreni la kunvenon je 17:00 per komputilo aŭ aptelefono (ni tamen ne garantias ke eblas sendi bazilieton al vi se vi venkas la konkurson ĉar tio dependas je kie vi loĝas):

Komputilo - Uzu la ligilon https://meet.jit.si/EsperantoPorto

Aptelefono - Uzu la ligilon https://meet.jit.si/EsperantoPorto kaj instalu la apon Jitsi meet aŭ voku al unu el la numeroj ĉe https://meet.jit.si/static/dialInInfo.html?room=EsperantoPorto
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

porto.esperanto.pt/
esperantoporto(ĉe)gmail.com
Alameda das Fontainhas

Interesiĝintoj

Administranto