PEJ-semajnfino en Triurbo
NULIGITA pro la kronviruso
Renkontiĝo de Pola Esperanto-Junularo

Loka

Pro la epidemia situacio en Pollando, PEJ-semajnfino en Triurbo estas nuligita! Ni pardonpetas! Post la trankviliĝo de la situacio ni anoncos sekvan eblon por E-renkontiĝi.


La unua PEJ-semajnfino ĉi-jare! Ni invitas vin ĝui la lastan martan semajnfinon kun esperantistoj ĉe la Balta Maro – la aranĝo okazos ekde la 27-a ĝis la 29-a de marto en Triurbo (Gdansko, Sopoto kaj Gdinio)!

Ĉi-foje ni kune esploros la unuajn signojn de la printempo, vizitos interesajn lokojn, aŭskultos prelegojn preparitajn de niaj partoprenantoj kaj amike babilos en Esperanto.

Ĉi-sube vi trovos skizan programon de la aranĝo. Atenton! Ŝanĝoj eblas!

vendredo, la 27-a de marto
ekde 19h00: interkona vespero en drinkejo

sabato, la 28-a de marto
9h00–10h00: matenmanĝo
10h00–14h00: vizitado de Gdansko kaj Sopoto, kun urboludo
14h00–15h30: tagmanĝo
15h30–18h30: sesio de miniprelegoj kaj kvizo en la sidejo de la E-klubo Torento
ekde 19h00: komuna vespero en drinkejo

dimanĉo, la 29-a de marto
9h00–10h00: matenmanĝo
10h00–13h00: ekskurso al Eŭropa Centro de Solidareco (por interesitoj)

La precizaj lokoj estos anoncitaj al la partoprenantoj retpoŝte.

Ni loĝos en la hostelo Folks Village Plowce House ĉe str. Płowce 62 en Gdansko. Ni mendis unu grandan ĉambron – se vi volas loĝi en ĝi kun ni, hastu kaj rezervu la lokon kiom eble plej frue! Se ne plu estos loko aŭ se vi ne volos loĝi kun ni, vi devos trovi por vi alternativan dormolokon (ekzemple en la sama hostelo).

La kosto de loĝado kaj partopreno en la aranĝo estas 100 zlotoj por unu persono. Se vi ne loĝos kun ni, sed volas partopreni la eventon, la kotizo estas 20 zlotoj.

Se vi volas prepari mallongan (ĉ. 10-minutan) prelegon pri via (ŝat)okupo, hobio aŭ scienca interesobjekto, nepre enskribu tion en la aliĝilo! La prelegantoj ricevos 10-zlotan rabaton!

Bonvolu pagi per ĝiro al la bankokonto de PEJ kaj sendi la konfirmon al la adreso semajnfino@pej.pl.

Aliĝu jam nun! La aliĝilo troviĝas ĉi tie.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj