Ĉielira tago – ekskursa tago
10:00 - 16:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Ekskurso

Loka

10:00 h: Ĉielira tago – ekskursa tago.
La ĉielira tago tradicie estas ekskursa tago. Hodiaŭ ni volas inviti vin promeni kun ni tra la naturprotekta areo de Wohldorf/Ohlstedt. Vi vidos ekz. arbaran tombejon kaj la „Kuprokorton“, kiun uzis la urbo Hamburg dum jardekoj por pluklerigado de dungitoj. Se ni bonŝancas ni aŭdos kaj vidos birdojn kaj aliajn bestojn en tiu naturrezervejo. Celo estos la restoracio „Zum Bäcker“ www.zum-baecker.de kaj la rondirado finos ĉe glaciaĵ-vendejo „Eisbär Ohlstedt“ www.eisbaer-ohlstedt.de. Depende de la vojo estas inter 4-7 kilometroj da promenado. por tiuj kiuj ne povas/volas marŝi tro multe eblas preni la aŭtobuson 276 por parto de la vojo –. Bonvolu anoncivian partoprenon ĝis la 19a de Majo (info@esperanto-hamburg.de) – necesas restoracia reservado.

Horo kaj renkontiĝejo: 10:00 h elirejo finstacio Ohlstedt de la metrolinio U1. Ni rekomendas solidajn ŝuojn. (La metrolinio U1 estas atingebla de aliaj lineoj: 9:17 h Hauptbahnhof – 9:21 h Lübecker Straße – 9:25 h Wandsbeker Chaussee – 9:27 h Wandsbek Markt – 9:33 h Wandsbek-Gartenstadt – Alveno en Ohlstedt 9:53 h)

Atentu! La renkontiĝo okazos laŭ la aktualaj reguloj de la registraro de la urbo Hamburgo.  

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto-hamburg.de
info(ĉe)esperanto-hamburg.de
Kulturladen St. Georg, Alexanderstr. 16, 20099 Hamburg

Interesiĝintoj

Administranto