Kvankam la monda etoso ne emigas por ridi, tamen, ni konservu bonan humoron. Venu kun viaj plej ŝatataj amuzaĵoj, rakontu okazojn ridindajn, kiujn vi spertis... aŭ spertigis al "viktimoj"... Ĉi-tiu rondo estos ankaŭ okazo por rememori pri nia mortinta amiko Vjeko Markov, kiu tiom ofte ridigis nian rondon, per rakontoj tute malseriozaj, foje en momentoj "seriozaj" kiam ni estis pridiskutantaj pri la plej gravaj okazoj de la mondo... Ĉu humuro estas, povas esti modo serioza por esprimi, por kompreni ? Se ne, ĉu tio estas rezigni je la vero, la realo, eĉ malesperi ? Ĉu ekzistas ŝercoj, mokoj, aludoj, mienoj, k.a., kiuj estu kompreneblaj universale ? [9 ĉeestintoj. Unu ne-Parizano, Adrien, kiu ĉeestis je la unua fojo, demandis : « Kiujn ĉemizojn ne vestas E-istoj ? » Respondo : « Tiujn de marko Lacoste, ĉar ties markobildo estas krokodilo ! »]
sidejo_jan2021_800x200.jpg40,6 kB La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !