🖥 Legoklubo Solaris
18:00 - 19:30 (MET)
Eŭropo/Romo
Elekti horzonon
La ĝemelaj urboj Romo kaj Parizo invitas vin partopreni en sia 3a legoklubo

Internacia

La ĝemelaj urboj Romo kaj Parizo invitas vin partopreni en sia 3a legoklubo.
Ĝi temos pri sciencfikcia ĉefverko "Solaris" de Stanilaw Lem. Tiuokaze ni gastigos Pŝemek Wierbowski kiu parolos al ni pri la tradukado kaj eldonado de tiu sciencfikcia klasikaĵo.
La legoklubo okazos sabaton la 12an de februaro je la 18a en Romo Parizo kaj Bjalistoko per Google-meet : https://meet.google.com/fxt-guts-iks

Neniu abono necesas por partopreni en tiu kunveno. Certiĝu nur ke vi havas bonan konekton, funkciantan kameraon kaj preferinde uzu kapaŭskuitlojn (por eviti eĥon kaj aliajn ĝenajn sonojn).

Ĉiuj legintoj de Solaris estos bonvenaj ! Se vi bezonas aĉeti ĝin, jen pluraj ligiloj :
Por aĉeti ĝin per Esperanto-Francio, bv sendi mesaĝon al butiko@esperanto-france.org


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.paris/
debora.rossetti(ĉe)esperanto.it

Interesiĝintoj

Administranto