Vendreda parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
18:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
2a Majo : Vespera ekskurso pri La Komunumo de Parizo.

Kunveno/Evento

Ekskurso pri La Komunumo de Parizo, ĉiĉeronos Volito.


Nia rendevuo estu je 18h30 akurate en la sidejo !


Ni vizitos nian urboparton (13-an kvartalon), trovante memorlokojn de tiu revolucia momento dum kiu, en 1871 la Parizanoj, ekpraktikis rektan demokration socialan.
Ni pasos sur "La Butte aux Cailles" ("monteto de la koturnoj"), kie sidejas la asocio "Les Amis de la Commune de Paris" (Amikaro de la Pariza Komunumo), en kiu membras SAT-Amikaro. 

Poste, revenintaj en nian sidejon, ni parolrondumos pri nia vizito, kaj espereble pri estontaj necesaj tiaj "Komunumoj".



sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB

La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Programo de la parolrondoj :
https://www.sat-amikaro.org/konversacia-rondo-cxiuvendrede-en-parizo?lang=eo
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto.
Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB



Kore,

Zam & Dzeka.



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝintoj

Administranto