Tago de la Flandraj Ardenoj
09:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Du gvidataj promenoj en la belaj Flandraj Ardenoj

Loka

La tn. Flandraj Ardenoj estas la regiono kiu pli malpli koincidas kun la triangulo de la urboj: Oudenaarde, Ronse, Zottegem. Karakterizas ĝin dolĉe ondumantaj deklivoj, idilaj riveretoj kaj granda diverseco de flaŭro kaj faŭno.

Ĉiun jaron la lokaj naturasocioj organizas la tn. Tagon de la Flandraj Ardenoj. Dum tiu tago diversaj grupoj de promenemuloj vizitas la plej belajn lokojn de la regiono sub gvido de lokaj ĉiceronoj, ofte konservistoj de la naturrezervejoj.

Ĉi-jare ni vizitos antaŭtagmeze arbaron kun poezieca nomo Muziekbos [muzikarbaro] kaj posttagmeze la arbaron Bos 't Ename, kronita en 2002 per la Vlaamse Monumentenprijs [flandra monumentopremio].

Tagmeze ni manĝos nian (mem kunportitan) piknikon en la loka paroĥa salono La Salette. Trinkaĵoj haveblas surloke.

 Eblas partopreni nur duonan tagon. La posttagmeza promeno komenciĝas je 14h.
 Pendoltransporto de kaj al la stacidomo de Oudenaarde eblas.

Aliĝilo: https://forms.gle/N2zgAGzoQqb9epPj9

999AC670-6A59-476C-A8B0-FDFFA2846FBA.jpeg 865 kB