Ni tute libere temos pri diversaj aktualaĵoj, kiel : Makrono rikoltis multan monon per konferenco pri « artefaritaj intelektoj, serve al demokratio kaj justo » — neniu ridis. Jorge Camacho (Georgo Kamaĉo) trumpetis ke li definitive kabeas, ĉar « Ĉu oni povas esperantumi post Gazao ? » — neniu ploris. Ĉu la nunaj aktualaĵoj aŭguras ke baldaŭ okazos apokalipso ? [12 ĉeestintoj, plu unu per reto. Ni tute ne temis pri Makrono, apenaŭ pri Trumpo, kaj iom pri Kamaĉo, kiu ankoraŭ sufiĉe junas, por "Kabei" plurfoje ; ni tamen ja agnoskis, ke la milito en Palestino, E-ujon ne reagigas forte. Fine, ni decidis ĉeesti la morgaŭan manifestacion, kontraŭ faŝismo, sekve de atenco de 20-o de maskitoj, kiuj violente interrompis projekciadon de la filmo "Z" de Costa Gavras (afero {Young Struggle}), kaj kriis "Parizo estas nazia !".] [ La morgaŭon, ni kvaropestis sur placo de La Respubliko, kun la flago de SAT, kaj renkontis kkajn interesitojn, inter kiuj estas iu, tute izola, kiu lernis per interreto. ]
sidejo_jan2021_800x200.jpg40,6 kB La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !