17-a Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto
La 17-a Sudminasa Esperanto-Renkontiĝo okazos en la 25-a kaj 26-a de oktobro 2025 en Machado, MG

Kunveno/EventoKursoAliaPor junuloj

SUMIRE estas akronimo por Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto, regiona evento okazanta en la sudo de Minas-Ĝerajso, Brazilo. Ĝia ĉefa celo estas kunigi esperantistojn el la regiono kaj aliaj partoj de la lando, por kune ĝui kaj disvastigi la lingvon, kulturojn, kaj idealojn de Esperanto en etoso amika kaj inspira.

La nomo "sumire" portas ankaŭ belan simbolecon: en la japana ĝi signifas "violo", modestan sed elegantan floron, perfekte kongruan kun la spirito de la renkontiĝo: modesta, sed plena je valoro kaj beleco.

Ĉiufoje, la aranĝo proponas riĉan programon kun prelegoj, kulturaj prezentoj, ludoj, interkonatiĝaj aktivecoj, kaj ofte eĉ kontribuoj de lokaj aŭ internaciaj gastoj. SUMIRE estas pli ol nur lingva evento; ĝi estas renkontiĝo de idealoj, amikeco kaj espero, ĝi estas vera esprimo de la komunuma forto kaj la vivanta kulturo de Esperanto en Brazilo.

Ĉifoje ĝi estos dutaga evento. Parto en la 25-a en tradicia sporta klubo de la urbo kaj en la 26-a en la urbestrejo en la centra parto de la Machado. 

Aliĝu nun!!!
https://forms.gle/dgmgwTYf1W2c9dz98


 
Dosieroj