🖥 Ekparolu
18:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Prelego

Kunveno/Evento

 Katalin Kováts prizorgas retpaĝaron edukado.net. Ĝi estas grava trezoro por instruistoj de Esperanto kaj informilo pri ekzamenoj. Kadre de Edukado.net jam ekde jaro 2016 funkcias projekto Ekparolu. Ĝi solvas problemon de freŝaj esperantistoj, precipe tiuj, kiuj lernis la lingvon kiel memlernanto. Maleblo komuniki en la lingvo. Per Ekparolu povas ĉiu komencinto, nomata nevo, trovi spertan esperantiston, “onklon” kaj paroli kun li (aŭ ŝi). Pri la projekto prelegos Rico, unu el la plej spertaj “onkloj”.

Prelegonto: Maurizio Giacometto (Rico)
Lingvo: Esperanto

La programo estos registrata.

La renkontiĝo okazos rete per Jitsi.  Jen la ligilo: https://meet.jit.si/moderated/43f7d1610134c4b80b45e5560715ace9e1916f8261e962d99dea0449e8962abd. Se vi venos malfrue kaj la programo jam komenciĝis, mi petas vin, ke vi silentu. Ne ĝenu per "Bonan vesperon" ktp. Kaj malŝaltu mikrofonon. Venu kaj aŭskultu. Poste vi povos demandi. Koran dankon.

La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.
Registritaj prezentoj

Ekparolu – Maurizio Giacometto (Rico)

Katalin Kováts prizorgas retpaĝaron edukado.net. Ĝi estas grava trezoro por instruistoj de Esperanto kaj informilo pri ekzamenoj. Kadre de Edukado.net jam ekde jaro 2016 funkcias projekto Ekparolu. Ĝi solvas problemon de freŝaj esperantistoj, precipe tiuj, kiuj lernis la lingvon kiel memlernanto.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉