Bunta Esperanta Tago
09:15 - 16:30 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Por praktiki Esperanton, prelegi pri diversaj temoj

InternaciaLokaKurso

La Programo
-
09a15 akceptado de la partoprenantoj en kunvenĉambro 18, 2-a etaĝo.
- 09a30 ĝis 12a00 : kursoj por komencantoj (Antonio Quijada) kaj por progresantoj (Jean-Luc Thibias)

- 12a00 ĝis 13a30 : Komuna tagmanĝo surloke

 - de la 13a30 ghis la 16a30 : Diversaj prelegetoj kaj prezentoj:-
     
- Kristnaska rakonto, la Kristnaska Dentisto" (00H15), Daniel Raoult
      - Pollando (01H00), Jean-Luc Thibias
     - Esperanto-Centro Kvinpetalo en Bouresse (departamento Vienne) (00H30), Catherine Kremer
     - "Kiuj fenomenoj en la nuna lingvo-uzo plej ĝenas min?" (00h30) Brian Moon
     - Kulturaj ekspozicioj de FISAIC (fervojistoj) kaj Esperanto en urbo Bischheim (00H15),      Bruno Henry.
- eble alia prelegeto...

- Libroservo : ĉefe kurslibroj, vortaroj, infanlibroj kaj bildstrioj + kelkaj aliaj diversaj libroj .

Komuna tagmangho okazos surloke, ĉiu partoprenanto estos invitita kunporti eron de la manĝo kaj trinkaĵoj. Post la manĝo ĉiuj purigos la ĉambrojn, la manĝilarojn kaj telerojn kiuj estas en la kuirejo. Troan manĝaĵon la partoprenantoj reportos hejmen.
Kasisto ne deĵoros por postuli aliĝkotizon kaj manĝkostojn
Por tiu staĝeto, ni ĉefe celas samideanojn loĝantajn je ne tro longa distanco (malpli ol 100km). Sed kompreneble, ĉiuj estos kore bonvenaj!

GRAVA: Por ke ni povu facile rekonktakti vin pri interŝanĝo da manĝo kaj por plifaciligi la organizadon ni petas vin plenigi la aliĝilon:
------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Nomo :
Persona nomo :
Kurso por komencantoj :
Kurso por progresantoj :
Retadreso :
Kion manĝaĵon kaj trinkaĵon vi kunportos : 

Bonvolu sendi la aliĝilon al :
SMS kaj voĉmesaĝo : +33 (0)6 60 72 50 11

Transporto:
Grava stacidomo de Thionville 2,5 km piede kaj buse.
Bushaltejo "Gassion" sur la linioj N° 49 "Fluo" Thionville-Hagondange-Metz, N° S02 "Citéline" Thionville (Bel-Air) - Thionville (Gassion) tra urbocentro kaj N° 60 "Citéline" Thionville (Bel-Air) - Florange - Uckange - Guénange.
Biciklo: preterpasas la lokon laŭ la rivero Mozelo la bicikla vojeto Metz - Treviro - Koblenco
Dosieroj
Registritaj prezentoj

Domo Queneau

Niaj kursoj kaj renkontiĝoj okazas ĉi tie.