🖥 Prezento pri la principaro de la Skolo de Brazilja
07:00 - 09:00
Ameriko/Toronto
Elekti horzonon
Prezento pri la principaro de la Skolo de Braziljo - Prelego je IKEF dimanĉa kunveno

Internacia

Bonvenon al la 210-a Dimanĉa Kunveno!
Dato: dimanĉe, la 30-an de marto 2025
Horo: UTC 12:00-14:00 (ĉina tempo: 20:00-22:00) 
(La kunvenejo malfermiĝos je 11:45 UTC)
Preleganto: s-ro Vallef Rodrigues  (Fabrício Valle, el Brazilo)
Temo: Prezento pri la principaro de la Skolo de Braziljo
Priskribo: Skolo de Braziljo celas kontribui per produktado de dokumentoj, laborplanoj, sciencaj esploroj, konkreta agado, strategio kaj taktikoj al la transiro de la Esperanto-Movado de 1-a historia stadio al la 2-a historia stadio de la fenomeno Esperanto. En ĉi tiu prelego estos prezentita la ideo, ke la ĉefa karaktero de tiu 2-a stadio estos la klopodado poziciigi Esperanton kiel gravan tutmondan laborlingvon, inkluzive en la scenejo de ekonomia tutmondiĝo kaj starigo de multpolusa mondo. La principaro de la Skolo de Braziljo estas la Unua Dokumento de ĝi liverita al la publiko, per IKEF-prelego, kaj spegulos en ĝeneralaj trajtoj ĝian strategion kaj taktikon kaj unuajn planojn konkretigendaj en Braziljo kiel modelo de agado por la cetera Esperantujo.

Kondukanto
: S-ro John Huang (Prezidanto de IKEF-Nordameriko)
Kunvena ID: 425 882 8534
Pasvorto: 1KeF2o24
Samtempe disponebla per platformo Voov:
Kunvena kodo: 734-3716-2461
(por la jaro 2025)
Ni kunvenas ĉiun dimanĉon. Jen la ligilo al pasintaj kunvenoj:
https://www.youtube.com/playlist?list=PLTvFSEp9agyp2yWKTvZ4J4kvoNA1lnKVs&si=ex1pMk0Q3Vnx7Qhd
Anticipan dankon pro via partopreno!
IKEF-Estraro





Informoj

www.ikef.info
4882588(ĉe)outlook.com

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto