🖥 Tra la mondo kun… Paulína Jalakšová
19:00 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Ĝi estas projekto proponita de niaj novaj volontuloj, kiuj celas intervjui esperantistojn el la tuta mondo.

Internacia

Ni ĝojas prezenti “Tra la mondo kun …” Ĝi estas projekto proponita de niaj novaj volontuloj, kiuj celas intervjui esperantistojn el la tuta mondo. Ni volas ekkoni la laboron de Esperantistoj el la 5 kontinentoj, ilian vidpunkton pri Esperanto, la situacion en iliaj landoj kaj multe pli.

Nia unua gasto estos Paulína Jalakšová. Paulína estas membro de la estraro de TEJO kaj de la Eŭropa Junulara Forumo. Ni parolos kun ŝi pri ŝia laboro ĉe la Eŭropa Junulara Forumo. Kiel junaj Esperantistoj povas partopreni en ĉi tiu spaco? Kiuj asocioj partoprenas? Kiel ni povas prezenti Esperanton al aliaj asocioj?

Ni parolos pri ĉi tiuj numeroj kaj aliaj la 10an de aprilo de 19:00 ĝis 21:00 (UTC+2) kun Paulína Jalakšová.

La evento okazos per Zoom, vi povas trovi la aliran kodojn ĉi-sube

Kunvena identigilo: 843 5589 9214
Alira kodo: Lavurinkoj

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉