Ni montras la sistemon evoluigitan de Echard Bick, kiun li mem montris en la jarkunveno en Århus ĉi-jare.
Laŭ nia opinio ĝi estas pli bona ol la kutimaj literum-kontroliloj kiujn ni uzas por la dana kaj angla, ĉar la sistemo de Bick distingas inter diversaj niveloj de ”eraroj” kaj klarigas lingvajn regulojn. Tiamaniere ĝi ne nur korektas tekston sed ankaŭ instruas.