Bildo 4. En la kuirejo II. Ni lernos pri vortoj en la kuirejo, kaj ne nur.. Metodo: Kvizo-Metodo.
Kunveno/Evento
Hodiaŭ Leciono 4. Pri la kuirejo kaj ne nur. Vidu la bildon sube.
Por progresantoj. Lernantoj en la B-nivelo ĉefe. Se vi ŝatas uzi bildojn por lerni vortojn, kutimajn kaj nekutimajn, ĉi tiu kurso eble plaĉos al vi. Ni uzos la brile verkitan libron Mil Unuaj Vortoj de Esperanto de Heather Amery, kun la elstaraj desegnaĵo de Stephen Cartwright. La libro estis eldonita esperante en la bonega traduko de Edmund Grimley Evans.
Ĉe la fino de la originala leciono, mi aldonos kelkajn demandojn kreitajn per artefarita intelekto kaj DeepSeek.